PIV 2026 · Artikolo 20762

Lingalo

Litero L

Lingalo LING bantua lingvo parolata precipe en la nordokcidenta parto de Kongo Kinŝasa kaj en la norda parto de Kongo Brazavila: Lingalo ekestis kiel piĝino, sed nun havas multajn denaskajn parolantojn
lingala rilata al Lingalo: la lingala, la loka lingvo de Kinŝaso SRu la lingvo lingala estis diskonigata tra la lando, ĉar ĝi estis la lingvo de la armeo ĝis 1997 ZNZ
1 En la praktiko oni malofte uzas la propran nomon Lingalo por la lingvo, sed preskaŭ ĉiam la derivitan formon la lingala lingvo. Lingalo tamen ne estas genta lingvo. Ne ekzistas popolo nomata «lingaloj».