PIV 2026 · Artikolo 20794

bandikuto

Litero B

bandikuto ZOOL malgranda marsupiulo, kun mallongaj membroj kaj vosto kaj kun relative longa muzelo; ĉiovora; inoj havas poŝon kiu estas malferma ĉe la malantaŭo. membro de la familio Peramelidae (bandikutoj) el la ordo Peramelemorphia
longanaza bandikuto bandikuto grize bruna, kun longa muzelo; manĝanta senvertebrulojn, fungojn kaj plantojn nokte; troviĝanta en orienta Aŭstralio. specio Perameles nasuta