PIV · 2096
borag/o
borag/o 🍁 G. (Borago el boragacoj) de unu- k plur-jaraj, rigidharaj herboj kun integraj, alternaj folioj, kun radformaj floroj k kun fruktoj unuope ĉirkaŭitaj de daŭra kaliko; 3 sp-oj el Eŭropo, la Mediteranea regiono k Azio, i.a. la
oficina borago (B. officinalis), unujara herbo, kies floroj (ĉielbluaj) k semoj (el kiuj oni ekstraktas oleon) estas medicine uzataj.
boragacoj 🍁 Fam. (Boraginaceae) de dukotiledonaj plantoj – plejparte herboj, sed ankaŭ arboj, arbustoj k lianoj – ĝenerale haraj, kun floroj cume ariĝintaj, unuope konsistantaj el 5 sepaloj, 5 kuniĝintaj petaloj, 5 stamenoj k 2 karpeloj, k kun fruktoj akenecaj (4-nukulaj), pli malofte drupecaj aŭ kapsulecaj; ĉ. 2 300 sp-oj el 130 g-oj, i.a. borago, ankuzo, ekio, heliotropo, miozoto, pulmonario k simfito.