← Reen al B

PIV · 2101

★border/i

border/i (tr)
Garni per ornamaĵo la randon de tuko, drapo, vesto ks: borderi kolumon per pelto, ĉemizon per punto. orli.
Garni la randon de io ajn, por ĝin plifortikigi: borderi reton per ŝnuro; borderi bedon, trotuaron per ŝtonoj.
bordero
Tio, kio borderas: bordero el galono, rubando; bordero el bukso ĉirkaŭ bedo; borderon havis la aperturo (de la tuniko), por ke ĝi ne disŝiriĝu X; (f) oni vidis la tutan rondan lunon, kiel blue-grizan globon kun ora bordero Z.
Larĝa strio, situanta laŭlonge de la tuta ŝildrando, tuŝante ĝin.
borderita. Ĉirkaŭigita per bordero 2.