PIV 2026 · Artikolo 2121

bosvelio

Litero B

bosvelio BOTA balzama arbo, kun nepare kunmetaj folioj kaj kun floroj en ofte grandaj grapoloj; el la sekaj partoj de Hindujo, suda Arabujo kaj tropika Afriko; pluraj specioj liveras rezinon (➞ olibano), dum alia estas ekspluatata por ligno uzata en ĉarpentado kaj fabrikado de lignokarbo. genro Boswellia ➞ burseraco, olibanarbo.