PIV 2026 · Artikolo 2149
2brajlo
Derivaĵoj en la artikolo 4
2 brajlo speciala skribsistemo por blinduloj kaj homoj kun malbona vidkapablo, konsistanta el difinitaj aranĝoj de elstaraj punktoj; nomita laŭ Brajlo 3.
brajla rilata al brajlo: brajla eldono la unua oficiala brajla voĉdonado en la mondo okazis en Japanio en 1928 HoT
brajle per brajlo: skribi brajle havante sufiĉan sperton, oni scipovas legi brajle tre rapide Ko la japanaj blinduloj brajle voĉdonis HoT
brajligi transformi tekston al brajlo.
brajligado ago brajligi: se la brajlaj eldonejoj povus ricevi dosierojn de originalaj manuskriptoj senpere de la kandidatoj, la brajligado fariĝus iom pli facila HoT