← Reen al B

PIV 2020 · 2178

breĉ²o

breĉ2o
Neregula malfermaĵo, farita en murego aŭ remparo por ebligi la perfortan eniron en fortikigitan urbon, kastelon, fortreson ks: la muregoj estis riparataj k la breĉoj komencis esti fermataj X; (f) fari breĉon en la malamikaj vicoj.
Trarompaĵo, fendego en muro, heĝo, vando ks: ili penetris en la korton per breĉo en la barilo; ripari breĉon de ŝipkorpo.
(f) Loko, kie io mankas: ŝtopi breĉon en la lingvo, en la buĝeto.
Malhavo de segmento de kromosomo, aŭ interne, aŭ ekstremaĵe.
breĉi (tr) Fari breĉon en: breĉitaj ŝtonegoj B; niaj vicoj baldaŭ breĉiĝis.
breĉeto. Kavo, malakraĵo ĉe rando de objekto: breĉeto ĉe la beko de kruĉo, ĉe la rando de glaso; forakrigi la breĉetojn de via glavo Z.
breĉeti. Fari breĉetojn en: breĉetita telero, tranĉilo.
dentobreĉa. Perdinta unu aŭ plurajn antaŭajn dentojn.