← Reen al B

PIV 2020 · 2217

★brod/i

brod/i (tr)
Kudre ornami ŝtofon aŭ ledon per fadenoj: brodi poŝtukojn; bele estis broditaj la ĉemizoj de l’ virinoj B; riĉe broditaj silkaj ŝtofoj Z. broki.
Desegni per tiaj fadenoj: brodi monogramon sur naztuko B; piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita hundeto Z.
brodado. Ago de iu, kiu brodas.
brodaĵo. Brodita(j) ornamento(j).
brodisto, brodistino. Homo, kies metio estas brodado.
broditaĵo. Objekto (bluzo, kovrilo kc), ornamita per brodaĵo.