PIV 2020 · 2226
bromeli/o
bromeli/o 🍁 G. (Bromelia el bromeliacoj) de plurjaraj herboj kun mallonga tigo, kiu portas densan rozeton el longaj k mallarĝaj, dornarandaj folioj, kun infloresko (paniklo aŭ simpla spiko) el ofte intense ruĝaj brakteoj k el tripetalaj floroj ĝenerale karnaj; 48 sp-oj el tropika Ameriko, pluraj kultivataj por ornamo aŭ por fibroj, uzataj por fari i.a. ŝnurojn k sakojn.