← Reen al A

PIV 2020 · 233

★agrabl/a

agrabl/a. Plaĉa k plezuriga: esti agrabla al, por iu Z; agrabla vizaĝo, vizito; tio estas la juveloj, kiuj estas agrablaj al la koro de kantanto Z; pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla Z; agrabla estas gasto, se ne longe li restas Z.
agrable. En agrabla maniero: ŝi kantis agrable, sed ne ĉiam ĝuste; estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon saluti vin Z; estus al mi agrable, se vi volus komuniki mian leteron al s-ro S. Z.
agrablaĵo. Ago, afero agrabla: fari al iu agrablaĵon Z.
agrableco. Eco de iu, io agrabla: mi ĝuis la agrablecon de lia konversacio; sento de agrableco Z.
agrabligi. Fari agrabla: kiel oni distriĝu, k vivon al si agrabligu! G.
malagrabla. Ne kontentiganta ies guston aŭ emojn; ĝene impresanta: malagrabla odoro, voĉo; malagrabla renkonto, surprizo; ne uzu la vorton «majstro», kiu estas al mi tre malagrabla Z; la grandan malutilon k diversajn malagrablaĵojn, kiujn donus mia neveturado (Ĝenevon) mi vidas tro bone Z; la malagrablecon de via ĉeesto mi devas tamen elporti.
neagrabla. Ne konforma al ies gustoj: la uzado de «vi» (anst. «ci») ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo Z.