PIV 2026 · Artikolo 239

agresi

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. agresa
  2. agreso
  3. agresem/a
  4. agresem/o
  5. agresiv/a
agresi tr ataki iun sen esti mem minacata de atako.
agresa rilata al agreso: agresa tono agresaj riproĉoj
agreso rezulto de neprovokita ataka ago: la agreso de la detruema malamiko ĉion nuligas SSz ekzistas kvartaloj , kie agreso kaj perforto furoras IDu
agresema ĉiam preta ataki, eĉ ne provokite; kapabla krei aŭ ŝajnigi agreson: malĝojigis min la agresema titolo «Torĉo de hipokriteco» WSc Sin. agresiva.
agresemo PSIK tendenco ataki, ĉu por senti aŭ elmontri superecon, ĉu por kompensi mankon, ĉu reage al frustriĝo: por kaŝi agresemon, mi silentiĝis SŠt filmoj plenaj de agresemo kaj seksumado LSz
agresiva ➞ agresiv·a.