← Reen al C

PIV 2020 · 2497

cic⁹o

cic9o Mampinto de iuj mamuloj, i.a. de homo: de ŝiaj cicoj ruĝe floras burĝonoj ĉiuflanke W.
cicumo. Cicoforma truetita ŝtopilo el kaŭĉuko aŭ alia materialo, per kiu infaneto povas elsuĉi lakton el botelo.
cicoida (mamillaris) Prezentanta la formon de cico: cicoida korpo k cicoido-talama fasciklo.