PIV 2020 · 2553
cinik²a
cinik2a
1 Apartenanta al antikva sekto de filozofoj, kiuj afekte malŝatis la komforton k sociajn decregulojn: cinika doktrino, filozofo; cinikismo, cinikulo. ➞ Diogeno.
2 Senhonte maldeca; senhontega; montranta indiferentecon k malŝaton por ĉia noblaĵo: cinika parolo, konduto; afekti cinikecon.