PIV · 2621
citoz/o
citoz/o ⚥ (pp ĉelo) Formiĝo k moviĝo de veziketoj, kiuj rolas en la interŝanĝoj inter ĉelo k ties ekstera medio.
elcitozo, ekzocitozo. Alekstera moviĝo de veziketo, kiu kuniĝas kun la ĉela membrano, eligante sian enhavon eksteren: multaj sekrecioj eliras de ĉelo per ekzocitozo.
encitozo, endocitozo. Alinterna moviĝo (kalikiĝo) de parto de la ĉela membrano, kies rezulto estas enĉela veziko entenanta ion solidan aŭ likvan de la ekstero: fagocitado estas endocitozo, per kiu solidaj nutraĵoj penetras en la ĉelon.