← Reen al Ĉ

PIV · 2718

★ĉiam

ĉiam
Je ĉiu tempo, okazo, fojo: la vero ĉiam venkas Z; ĉiuj prepozicioj postulas ĉiam nur la nominativon Z; muso la katon ĉiam ofendis Z; prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas Z; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo Z; oni donas al mi ĉiam novajn taskojn!.
Dum la tuta koncerna tempo: ŝi ĉerpis akvon k alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon Z; dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis X; la fluo fariĝis ĉiam pli k pli forta Z; li iris ĉiam pluen k pluen, tiel malproksimen, kiel […] Z.
En la tuta pasinta tempo: li ĉiam diradis al mi la veron Z; de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo Z.
En la tuta estonta tempo: mi restos ĉiam via amiko; unu fojon ŝtelis pomon, perdis por ĉiam honestan nomon Z; forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon B; ne por ĉiam ni estos disigitaj Z. Rim. La ĝusta uzo de por ĉiam koncernas agon, kiu mem ne estas longedaŭra, sed kies sekvoj estas longedaŭraj.
ĉiama. Konstanta, ekzistanta en ĉiu tempo aŭ okazo: ĉiama ripetado; ĝi estu ĉiama brulofero en viaj generacioj X; ĉiu besto konis sian ĉiaman lokon ĉe la fajrujo B; li estas nur ĉiama kritikanto.
ĉiamulo Z. Regula, konstanta gasto ĉe drinkejo ks.
porĉiama. Daŭronta ĉiam: porĉiama leĝo Z, posedaĵo X; tro rapida edziĝo, porĉiama kateniĝo Z.