← Reen al Ĉ

PIV 2020 · 2752

★ĉiu

ĉiu. Morfemo, uzata
(singulare aŭ plurale) kiel determinanto de subst. kun signifo kolektiva (esceptante neniun): ĉiu homo estas mortema; ĉiu vulpo sian voston laŭdas Z; ĉiuj anoj ĉeestis; ŝi legis ĉiun libron, kiun ŝi povis ricevi Z; ni ĉiuj kunvenis por priparoli la aferon; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj Z.
(singulare aŭ plurale) samsence kun elipso de la subst.: mi ne volas tiujn aŭ tiujn librojn, mi volas ĉiujn; la elipso estas sistemece konvencia, kiam la subst. estas «homo»: ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo Z; mi pli ŝatas lin ol ĉiun alian; ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu Z; facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras kompreni Z; li estas sola kontraŭ ĉiuj; ĉiu(j) diras ke […].
(nur singulare) por signifi senesceptan dispartigon k montri, ke la persono aŭ afero, pri kiu temas, estas rigardata individue, aparte de la kolektivo, al kiu ĝi apartenas: por ĉiu faro estas horo Z; ĉiu medalo du flankojn posedas Z; grandajn oferojn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura Z; ni devas taksi ĉiun homon laŭ liaj meritoj Z.
(nur singulare) samsence kiel 3, sed kun elipso de la subst.: al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj Z; la cikonioj forflugis, ĉiu aparte Z; (sistemece k konvencie, se la subst. estas «homo»): ĉiu havas sian propran guston Z; ĉiuj forkuris, ĉiu al sia tendo Z; ĉiu por si, por ĉiuj Di’ Z; ĉiu forĝas sian sorton Z; mi ne nomos ĉiun el ili aparte Z.
kiel pref. kun la senco 1 k 3: ĉiufoja, ĉiuhoma, ĉiuspeca; ĉiuhora, ĉiudujara, ĉiudimanĉe, ĉiusemajna, ĉiutaga, ĉiupaŝe, ĉiuokaze ktp.