← Reen al Ĉ

PIV 2020 · 2763

★ĉu

ĉu
Demanda partikulo, uzata en la komenco de frazo, kiam ne ekzistas alia demanda vorto: ĉu vi venos?; ĉu vi trovis la gazeton?; ĉu mi iru k voku al vi virinon? – Iru Z. Rim. 1 Iufoje la demando estas nur ŝajna, k prezentas nur insistan manieron esprimi aserton, aŭ nean (se mankas nea vorto): ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Z; ĉu vere?; al miaj gepatroj mi ne diris la solvon, k ĉu al vi mi ĝin diru? X; aŭ pozitivan (se ĉeestas nea vorto): ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? X; ĉu ne vere?; ĉu ne?; ĉu, se oni falis, oni ne leviĝas? X; ĉu bonon ni akceptu de Dio, k malbonon ni ne akceptu? X.
Demanda subjunkcio, uzata por enkonduki demandan subprop-on: li demandis min, ĉu li povos veni; mi ne scias, ĉu tio estas vera; kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa Z. Rim. 2 En la ĉefaj, same kiel en la subordigitaj prop-oj, la alternativa demando estas enkondukata per «ĉu… aŭ…?», ekz.: ĉu esti aŭ ne esti? Z; kio estas pli bona al vi, ĉu ke regu vin sepdek homoj, aŭ ke regu vin unu homo? X; mi ne distingas, ĉu tio estas viola aŭ nigra; ĉu li estas al ni amiko aŭ malamiko, ni vidos el liaj agoj.
ĉuĉu. Duopa konj., esprimanta duban, necertan elekton aŭ alternativon, k uzata por enkonduki:
du paralelajn adjektojn: ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis Z; en tiu loko, en kiu estos mia sinjoro, ĉu por vivo, ĉu por morto, nur tie estos via sklavo X; vi dekliniĝos, ĉu dekstren, ĉu maldekstren X; apenaŭ ĝi ektuŝis la teron, ĝi faradis ĉiam novan salton, ĉu pro sopiro, ĉu pro tio, ke ĝi havis korkon en la ventro Z; aŭ suplementojn: tio estas la leĝo pri naskintino ĉu de knabo, ĉu de knabino X;
du paralelajn subpropoziciojn (ofte elipsajn): ĉu li estas amiko, ĉu malamiko, mi iros al li kun etendita mano; li ekstermiĝos, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno X; ĉiu devas morti, ĉu tio estas malgranda, ĉu granda, ĉu viro, ĉu virino X; vi ne volas iri kun la junuloj, ĉu ili estas malriĉaj, ĉu riĉaj X; ĉu kun li, ĉu sen li, ni komencos.
Rim. 3 «La vorton ĉu ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, ankaŭ en la senco de necerteco aŭ de dubo. Sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anst. jen k » (Z.).