PIV · 2768
★da
★da. Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua: glaso da akvo; dekduo da pomoj; unu kilogramo da teo; dek du jaroj da laborado; peco da ŝtofo; spaco da tero Z; 60 paĝoj da teksto; plenmanoj da cindro Z; multe da papero; pli da akvo; guto da veneno, dika tavolo da fojno; hajlo da kugloj; svarmo da veturiloj Z; torentoj da lumo; sen ia ombro da dubo; nokto pasigita inter torento da larmoj k flamoj de honto Z; ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi Z. Rim. 1 La mezurvorto estas foje neesprimita: ĉu ankoraŭ da kafo?; la neĝo falas, same kiel se da ĝi pluvus. Rim. 2 El la difino sekvas, ke inter du subst-oj oni uzu da, kiam oni volas esprimi, ke la unua mezuras la duan; alivorte, oni uzas da, kiam la antaŭa vorto respondas al la demando: kiom multe? Bukedo da rozoj montras iun kvanton da floroj; bukedo de rozoj atentigas pri la speco de la floroj, ne pri ilia kvanto; peco da pano Z (Kp elpreni pecojn de riĉaj ŝtofoj Z). Rim. 3 Konsekvence, la subst., kiu venas post da ne devas esti determinata de:
1 la (Kp kvaronjaro estas parto de la jaro Z k kvaronjaro estas peco da tempo);
2 ĉiuj k tuta (Kp nur kelkaj el ĉiuj voĉdonantoj k kelke da voĉdonantoj);
3 montraj, posedaj k nombraj determinantoj (Kp iom de tiu ĉi kuko k iom da kuko; rento de mil dolaroj k mil dolaroj da rento; la nombro de niaj partianoj Z k multe da partianoj);
Rim. 4 La subst., kiu venas post da, ne povas mem esprimi precizan kvanton (Kp parto de jaro k deko da jaroj; duono de monato k kelke da monatoj).