PIV 2026 · Artikolo 2774

1dafno

Litero D

1 dafno BOTA malalta tufarbusto kaj arbusteto el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko, kun integraj folioj, ĝenerale tubformaj floroj kaj malgrandaj fruktoj (drupoj); la tuta planto estas venena kaj havas brule akran guston; kelkaj specioj estas medicine uzataj; aliaj estas orname kultivataj. genro Daphne ➞ timeleaco; gnidio, mezereo.
jeza dafno dafno el centra Japanujo, kun blue verdaj folioj kaj brile flavaj floroj, pro kiuj oni kultivas ĝin; ĝiaj folioj falas en somero. specio Daphne jezoensis