PIV 2020 · 278
★ajn
★ajn. Partikulo, esprimanta ĝeneralan k insistan nedifinitecon, k almetata:
A post rilataj pron-oj aŭ adv-oj: kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo Z; la spertaj E-istoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas; mi mensogis, kion ajn mi diris Z; kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis k tio devas sufiĉi Z; kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun kampulino Z; la afero pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi, kiom ajn la inerciuloj babilus kontraŭ ĝi Z; kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos.
B post nedifinaj pron-oj aŭ adj-oj: ili deziras, ke ni faru iun ajn decidon Z; iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon B; kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian eblon, por ion ajn laborenspezi? Z; iam ajn, iel ajn, sed venu, mi petegas!. Rim. Z., pro emfazo, ofte uzas ĉe ajn la rilatajn pron-ojn kun la senco de nedifinaj: ellernante kiun ajn lingvon, mi konsentas akcepti kian ajn pagon, sed tre malofte la rilatajn tabelajn adv-ojn anst. la nedifinaj.
ajna. Iu ajn arbitra: ajna nombro.
ajne… ajne. Konj-a paro, per kiu esprimiĝas la plena indiferenteco de elekto inter du ebloj: k nun vi povas ajne legi, ajne promeni.
ajno. Io ajn: homo senhelpa ne restas pri ajno futura K.
ajnisto. Homo sen principoj, gvidlinio aŭ logiko en sia konduto aŭ siaj paroloj: «La Kancerkliniko», gazeto ajnista.