PIV 2020 · 283
★-aĵ/
★-aĵ/.
I - Suf. esprimanta:
1 konkretan objekton, koncernatan de la rad.: bonaĵo, belaĵo, necesaĵo, manĝeblaĵo, uzaĵo (ĉiu uzata objekto aŭ ilo); kavaĵo, araneaĵo, francaĵo, ĉirkaŭaĵo, kromaĵo; sensencaĵo, tolaĵo (io el tolo), lignaĵo, feraĵistoj k kupraĵistoj X.
2 eksteran manifestiĝon de ago aŭ sento: fluaĵo (io fluanta); skribaĵo (io skribita); konstruaĵo, vegetaĵo, akiraĵo; okazintaĵo; enteksitaĵo X; kreotaĵo; amikaĵoj, porkaĵoj, azenaĵoj, infanaĵo (agoj indaj je amiko, porko, azeno, infano); fierindaĵo Z, abomenindaĵo Z.
3 (post rad-oj montrantaj manĝeblajn bestojn aŭ materialon) manĝaĵon faritan el tiu materialo: ovaĵo; glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo Z; porkaĵo, kokidaĵo, bovidaĵo. Rim. 1 Post morfemo esprimanta agon, -aĵ povas, laŭ la senco de tiu morfemo signifi jen aktivan, jen pasivan uzeblecon: nutraĵo (io, kio nutras), trinkaĵo (io, kio estas trinkata); en okazo de bezono, oni uzu la participan suf-on: el manĝantaĵo devenis manĝataĵo X.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
Rim. 2 Subst., formita per aldono de -aĵ al morfemo esprimanta econ, diferencas de la vorto aĵo memstare uzata en akompano de adj. per tio, ke la unua montras esencan konstantan econ de la priparolataĵo, dum la dua signifas nur, ke ia aĵo havas ian okazan neesencan econ, ekz.: ne estas novaĵo, ke nova aĵo plaĉas; ŝiaj belaĵoj superbrilis la belajn aĵojn ĉirkaŭ ŝi; tiu aĵo estas malpura, sed ĝi ne estas malpuraĵo.aĵo. Objekto, afero konkreta: li prenis siajn aĵojn sur la ŝultron k eliris Z; inter eternajn aĵojn plektiĝu via famo! K.
aĵeto. Malgranda aŭ malgrava objekto: mi bezonas aĉeti kelkajn aĵetojn.