PIV 2020 · 2832
daten/o
daten/o 💻 Komputile traktebla informo: enigi, eligi, teni, transsendi, legi, skribi, registri datenojn; ciferecaj datenoj. Sin. datumo 2. ➞ datenbanko, datenportilo, datenprogramo, datenspeco, datenstrukturo.
dateningo. Parto de komputila ĉeforgano, pli rapide alirebla ol la ĉefmemoro, kiu tenas datenon, dum ĝi estas prilaborata. ☞ akumulejo, memorilo.
datenopo
2 Datenspeco en kelkaj programlingvoj, konsistanta el difinita aro da nomitaj kampoj.