PIV 2026 · Artikolo 2897

1dekano

Litero D

1 dekano
1 KRIS ĉefpastro de eklezia distrikto konsistanta el kelke da paroĥoj, aŭ simile grava komisiito por speciala tasko.
2 ĉefprofesoro de fakultato. Sin. fakultatestro.
dekaneco rango aŭ funkcio de dekano.
dekanejo loĝejo destinita por dekano.