← Reen al A

PIV 2020 · 291

akant/o

akant/o Z 🍁 G. (Acanthus el akantacoj) de tufarbustoj k plurjaraj herboj kun plume pli-malpli profunde entranĉaj, kelkfoje dornaj folioj k kun stara spiko el blankaj aŭ purpuretaj floroj; ĉ. 30 sp-oj el la Mediteranea regiono, Azio k Afriko, i.a. A. mollis, S-Eŭropa plurjara herbo kun relative larĝaj, plume duondividaj folioj k grandaj floroj, pororname kultivata: la korintikaj kapiteloj estas ornamitaj per akantaj folioj (verŝajne el A. spinosus, E-Mediteranea).