PIV 2026 · Artikolo 2981

deontologio

Litero D

deontologio FILO sistemo aŭ doktrino, laŭ kiu la boneco de ago dependas de ĝia konformeco aŭ nekonformeco al difinitaj reguloj, ne de la sekvoj de la ago: ĉiuj devas respekti la regulojn de la ĉartoj, kiuj konsistigas nian deontologion MRi
deontologia rilata al deontologio: la deontologiaj kodoj de ĉiu komunikada entrepreno montriĝas ofte ne tre kapablaj por puni kaj korekti la devojiĝojn MD
deontologiisto filozofo, kiu subtenas deontologion.