PIV · 30
★abomen/i
★ (Fundamenta radiko aŭ vorto)/ (apartigas la kapradikon disde ĝia finaĵo)
(transitiva) 1 Malamegi pro fizike naŭzaj ecoj: abomeni odoron, ostrojn; abomeni trinki akvon. 2 Malamegi pro morale tre malplaĉaj ecoj: oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenasᶻ (L. L. Zamenhof); ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato“; abomenato de la popolojᵡ (Hebrea Biblio laŭ la Londona eldono); (figurasence) Ĉu ŝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon?ᶻ (L. L. Zamenhof). abomeno. Forta antipatio, kaŭzata de tre malagrablaj aŭ malnoblaj ecoj de objekto, persono aŭ ago: abomeno de iu pri io; senti abomenon al iu; ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado“; se okazas al mi ekvidi ekzemple ian karoan reĝon, tiam atakas (minuto) tia abomeno, ke mi simple kraĉas!“. abomena. Tia, ke ĝi, li, ŝi kaŭzas abomenon: kia abomena urbeto!“; neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj maljuna virino“; abomena kanajlo!. abomenaĵo. Io abomena: ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton“. abomenigi. Fari ion abomena: se oni pensas abomenigi al vi nian aferon kaj ĝiajn laborantojn […]ᶻ. abomeninda. Inda je abomeno; tiel fia, ke oni devas ĝin abomeni: lepro kovris nian korpon per abomeninda ŝelo”; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco“; mia projekto de reformoj, kiun mi mem trovas nun terure abomeninda“; vi abomenindigis vian belecon”.