PIV · 3039
★deviz/o
★deviz/o
1 Mallonga frazo, akompananta blazonan insignon.
2 Mallonga frazo, montranta principon de konduto, adoptitan kiel distingilon de privata persono, firmo, korporacio: «libereco, egaleco, frateco» estas la devizo de la franca Respubliko; «unu homaro, unu lingvo» estas bela E-a devizo; la devizo de la ideaj E-istoj Z; ilia amata devizo estis : «ĉio sur sian ĝustan lokon» Z.
3 £ Kambio aŭ ĉeko en fremda valuto, pagebla ĉe difinita loko eksterlande k negocata en borso.