← Reen al D

PIV · 3096

diazoni/o

diazoni/o Organika salo kun ĝenerala formulo R-N=N+ X, en kiu R estas organika radiko k X anjono: aromataj diazonioj estas ĝenerale sufiĉe stabilaj k uzataj en organika sintezado. diazotato (Vd azoto).
diazoniigi. Reakciigi aminon (ĉefe aromatan) kun nitrita acido por produkti diazonion. Sin. diazoti.