PIV 2026 · Artikolo 3121
difterio
difterio MEDI kontaĝa malsano, kaŭzata de bakterio (Corynebacterium diphteriae, pasintece nomata bacilo de Klebs-Löffler); plej ofte ĝi montriĝas kiel difteria laringito (➞ krupo), ĉe kiu formiĝas sur la gorĝa mukozo ŝajnmembranoj, kiuj povas ŝtopi la laringon kaj eĉ mortigi per asfiksio.
difteria rilata al difterio: difteria angino difteria laringito difteria vulvito