PIV 2020 · 3173
dinamometr²o
dinamometr2o
1 👥 Instrumento (ekz-e risorto) por mezuri fortojn.
2 ☐ Instrumento por mezuri malfortajn kurentojn; oni distingas:
ferodinamika dinamometro. Instrumento, kies elektrodinamika ago estas pliigata per apudaj feromagnetaj partoj;
torda dinamometro. Mezurinstrumento, baziĝanta sur elektrodinamika agado inter unu cirkvito k alia, aŭ inter du partoj de unu sama cirkvito, kies movebla parto pendas sur fadeno, kiu estas tordata laŭ la mezurata kurento.