← Reen al D

PIV 2020 · 3201

dioskore/o

dioskore/o 🍁 G. (Dioscorea el dioskoreacoj) de alten volviĝantaj, plurjaraj, poligamiaj herboj kun tuberforma radiko, ofte kun surtigaj akselaj bulbiloj k kun korformaj, simplaj aŭ kunmetaj folioj; ĉ. 850 sp-oj el tropikaj k varmaj regionoj; la radiko de iuj sp-oj estas uzata kvazaŭ terpomo k konsistigas tre valoran nutraĵon.  ignamo, aroruto.
dioskoreino Toksa, varmdetruebla alkaloido de la tuberoj k bulbiloj de dioskoreo.