PIV 2026 · Artikolo 3259
diskurso
diskurso
1 SOCI POLI LING tuto de la manieroj interagi kaj komuniki pri iu temo aŭ en iu socia agadkampo: la timo de kadukiĝo nutras la naciisman diskurson en Hungarujo MD
2 POLI politika parolado, ordigita kaj iom longa, celanta al konvinkado: komenciĝis diskurso impeta G
3 LING teksto, konversacio aŭ alia lingva produkto pli longa ol frazo.