PIV · 3267
disonanc/o
disonanc/o Z
1 𝅘𝅥𝅰 Malagrabla efekto de tono-kombinoj inter si neakordigeblaj: okto estas konsonanca, duonduto estas disonanca. ☞ konsonanco.
2 (f) Manko de harmonio, malakordo: disonanco en nia lingvo Z; la plej malgrandan disonancon de la koloroj ŝi tuj rimarkis; profunda disonanco inter la karakteroj.