PIV · 3365
dop/i
dop/i (tr) ⚕ ⛷ Pliigi la fizikajn aŭ mensajn kapablojn de individuo aŭ de animalo per medikamentoj, kiuj malpliigas la laciĝon k pligrandigas la strebo-eblojn, precipe en sporto: amfetaminoj, hormonoj (i.a. eritropoezino), anoreksiigaj k anabolizaj medikamentoj estas dopantaj substancoj.
dopado. Ago dopi: dopado estas danĝera k malpermesita en la sportaj konkursoj.
dopanto, dopantaĵo, dopilo. Dopanta substanco.