PIV 2026 · Artikolo 3383
dragi
dragi tr TEKN skrapante forigi ŝlimon, sablon aŭ ŝtonojn el la fundo de maro aŭ rivero per dragilo.
dragilo skrapmaŝino, konsistanta el senfina bendo aŭ el senfina ĉeno kun metalaj trogoj, kiuj movate transportas materialon aŭ elskrapas la fundon kaj suprenlevas la elskrapaĵon.