PIV · 3398
★drapir/i
★drapir/i (tr)
1 Ornami, kovri per multfalda pendanta ŝtofo: drapiri liton, fenestron; la grekaj statuoj estas admirinde drapiritaj; la drapiraĵoj de solena estrado; (f) la ĉielo subite drapiriĝis per malhelaj nuboj.
2 Harmonie aranĝi la faldojn de vesto: drapiri tunikon, jupon; lia rajdmantelo montris plej zorgan drapiradon Z; la drapiraĵo de robo, de teatra kurteno.