PIV 2020 · 3438
dual/a
dual/a
1 Φ Bazita sur du principoj, du esencoj: maniĥeismo estas duala sistemo.
2 ∆ a) (pp vektora spaco V) Estanta la spaco de ĉiuj linearaj formoj, difinitaj sur V. b) (pp teorio) Rezultanta el alia teorio per certa interŝanĝo de nocioj. c) (pp bildigo f) Estanta la bildigo, kiu al lineara formo b asocias la kunligaĵon b ∘ ƒ.
dualo
1 Λ Deklinacia k konjugacia nombro, uzata, kiam oni parolas pri du aferoj: la dualo ekzistas en la slovena lingvo. ☞ singularo, pluralo.
2 ∆ La spaco de ĉiuj linearaj formoj sur donita spaco. Sin. duala spaco.
dualeco. Eco de io duala en ebeno aŭ en la spaco.
dualism2o
1 Φ Ĉia sistemo, kiu klarigas la mondon per la efiko de du reciproke neredukteblaj principoj. ☞ monismo.
2 Σ Sistemo, laŭ kiu du sendependaj ŝtatoj havas nur unu regnestron.
dualisto. Ano de dualismo.
bidualo ∆ La dualo de la dualo.