PIV 2026 · Artikolo 3442

dubli

Litero D

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. dublad/o
  2. dublaĵ/o
  3. dublant/o
dubli tr
1 SPEK provizore anstataŭi pli gravan aktoron, ĉu pro ties malsaniĝo, ĉu por evitigi al tiu danĝerajn akrobataĵojn.
2 FOTO registri novan sontrakon, kiu prezentas la parolojn de filmo aŭ homoj en ĝi en alia lingvo: dublitaj filmoj Ko
3 MUZI aldoni sonregistraĵon sinkrone al alia.
dublado operacio, per kiu oni dublas.
dublaĵo dublita filmo.
dublanto aktoro, kiu dublas alian.