PIV · 3511
★edif/i
★edif/i (tr) Doni bonan ekzemplon al iu, inspiri piajn aŭ virtajn sentojn: lia fervoro edifis ĉiujn ĉeestantojn; homo, kies vivo edifas ĉiujn; ni en la domo edifadis nin per sanktaj prediklibroj Z.
edifo, edifado. Ago de iu, kiu edifas: ni ofte per edifo en vizaĝo eĉ la diablon mem facile trompas Z; horoj de edifado Z.
edifa. Rilata al edifado: edifaj kantoj Z, predikoj Z; mi ne amas la edifajn moralaĵojn; (ironie) la karpojn kun bruna vinbera saŭco, kiujn mia onklino povosciis tiel edife pretigi Z.