PIV · 3572
★ek/
★ek/.
I - Pref. signifanta, ke la procezo komenciĝas subite, je preciza momento
1 kun ebla plua daŭro: ekdormi, ekdroni; subite ni ekvidis la maron; eksonis la sonoriloj; se homo ekaŭdas ion konatan Z; kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed ni trompiĝis Z; ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume Z; ekde (komencante tuj post) tiu dato. Rim. En tiu senco la pref. ek (komenciĝo de procezo) ludas ĉe la statverboj la saman rolon, kiel la suf. iĝ (veno en staton): eksidi aŭ sidiĝi, ekstari aŭ stariĝi, ekkuŝi aŭ kuŝiĝi.
2 sen plua daŭro: ekkrii Z; mi eksaltis de surprizo Z; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo Z.
II - Memstare uzata morfemo kun la senco 1.
ek! Interj., signifanta «ni komencu!, ni iru!»: ek al la batalo!.
eki (ntr)
1 Komenciĝi.
2 Ekagi: kiam ni ekos? AM.
eke de = ekde (Vd de).