← Reen al E

PIV 2020 · 3626

ekspertiz/i

ekspertiz/i Z (tr) Komisie esplori aŭ taksi iun aferon, kiel faka spertulo: ekspertizi pentraĵon (por malkovri la veran aŭtoron), juvelojn (por juĝi pri la aŭtenteco), bienon (por difini ĝian vendvaloron).
ekspertizo. Ago ekspertizi k ties rezulto: la ministro petis ekspertizon de tri profesoroj pri la demando; la tribunalo petis ekspertizon de medicinistoj pri la mensa stato de la akuzito.
ekspertizisto. Faka spertulo, komisiita proponi decidon pri iu duba afero aŭ taksi la valoron de io: konto-ekspertizisto; ekspertizisto-kuracisto; ekspertizisto pri aŭkcio.