PIV 2026 · Artikolo 3685
ekzekvaturo
ekzekvaturo JURO
1 decido de kompetenta enlanda tribunalo, per kiu ĝi permesas la ekzekucion en sia lando de eksterlanda juĝo aŭ verdikto.
2 akto, per kiu unu ŝtato aprobas, ke alilanda konsulo plenumu siajn funkciojn sur ĝia teritorio.