← Reen al E

PIV · 3718

elater/o

elater/o
G. de insekto (Elater) el la ordo de koleopteroj, kiu povas, se ĝi kuŝas sur la dorso, salti en la aeron por sin turni.
🍁 Ĉiu el multaj specoj de filamentoj, kiuj disigas la sporojn pro malgradaj moviĝoj estigataj de higrometriaj ŝanĝiĝoj: alpendaĵoj de la sporoj de ekvizetoj, sterilaj ĉeloj en la sporujo de hepatmuskoj, sterilaj filamentoj de la sporujo de miksomikotoj.
elateredoj Fam. (Elateridae) de koleopteroj, plejparte kapablaj salti same kiel elatero; la larvoj de kelkaj sp-oj faras gravan malutilon al kultivplantoj.