← Reen al E

PIV · 3763

elips¹o

elips1o
Λ Procedo, konsistanta en la ellaso de lingvaj eroj, sintakse necesaj, sed subkomprenataj pro la frazkonstruo aŭ la komunika situacio; ekz. «mi vidis lin, ne vin» (sk. vidis); «mia animo deziras sufokiĝon, miaj ostoj la morton Z» (sk. deziras); «antaŭen!» (sk. ni/vi… iru).
Duagrada kurbo kun fokusdiseco malpli ol 1: la planedoj iras ĉirkaŭ Suno laŭ elipsoj.
elipsa. Prezentanta elipson: elipsa dirmaniero; elipsa orbito.
elipsoido Speco de duagrada surfaco: Tero havas preskaŭ formon de elipsoido. geoido.