PIV 2020 · 3843
enalag/o
enalag/o Λ Frazfiguro, kiu konsistas en la ŝanĝo de akordo inter du gramatikaj elementoj; povas ŝanĝiĝi genro, nombro, persono, verboformo. Ekz-o de nombra enalago: «ni kreu homon k ili regu super la fiŝoj X»; ekz-o de tempa enalago: «li iris al la viro, k jen tiu staras ĉe la kameloj X»; ekz-o de modala enalago: «ĉu mi diru, aŭ ĉu silenti?».