PIV 2020 · 3878
engaĝ/i
engaĝ/i (tr)
1 (pp direktoro) Kontrakti kun artisto, ke li/ŝi ludos rolo(j)n en teatro, filmo ks por difinita salajro k limtempo: ŝi estis engaĝita en la Viena Operdomo.
2 Fari, ke iu partoprenu iel en iu afero: li engaĝis sian fraton en la komploton.
engaĝi sin, engaĝiĝi. Alpreni politikan pozicion, vidpunkton ks, dum oni ne estas devigata tion fari (ekz-e pp artistoj, verkistoj k.a.): engaĝiĝinta poeto, dramo.