PIV 2026 · Artikolo 3904

entolomo

Litero E

entolomo BOTA lamenohava ombrelfungo, sen stipingo kaj sen ringo, kun roza sporaro; precipe tropika. genro Entoloma
entolomaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas entolomo. membro de la familio Entolomataceae (entolomacoj)
livida entolomo entolomo, kun blanka ĝis grize bruna kapo ĝis 20 cm diametre, kun palruĝaj sporoj; tre venena. specio Entoloma sinuatum