PIV · 3954
epigraf¹o
epigraf1o
1 Surskribo sur konstruaĵo, statuo, monero ks, indikanta ĝian destinon, signifon, ktp: la Pariza Panteono havas jenan epigrafon «Al la grandaj homoj la dankema Patrujo» B.
2 = moto.
3 ∆ (pp reele valora funkcio) La aro de ĉiuj punktoj super aŭ en la grafo de la funkcio.
epigrafa. Rilata al epigrafo: la epigrafa stilo; epigrafa muzeo.
epigrafiko. Scienco pri la antikvaj epigrafoj 1.
epigrafisto, epigrafikisto. Specialisto pri epigrafiko.