← Reen al E

PIV · 3993

epope¹o

epope1o Verko plej tipe epika, poezie rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto: «Eneado» estis la tipo de la klasikaj epopeoj; «La Dia Komedio» k «Kalevala» estas tute ne klasiktipaj epopeoj.
epopea. Rilata al epopeo: la epopea poezio; epopeaj herooj.