← Reen al E

PIV · 4051

★ermit/o

ermit/o
Piulo vivanta en soleco: preskaŭ ĉiuj ermitoj posedas famon de sorĉistoj B.
(f) Homo, kiu sisteme evitas la aliajn, k izole vivas.
ermita. Rilata al ermito: vivi ermitan vivon.
ermitejo. Loko, kie vivas unu (aŭ iufoje pli ol unu) ermito: la Muzeo de l’ Ermitejo (en Peterburgo).